La verkon kulpas Jerzy Kubrycht
retatingebla kiel jurek@um.torun.pl
Tio cxi okazis antau longe, ecx antau tre longe. Povas esti, ke mi sukcesus precizigii la jaron kaj la monaton, tamen tio cxi ne estos necesa. Dum kelkaj sekvantaj jaroj mi multfoje trapasxis la piedvojon de Ciechocin gxis Mlyniec. La dekkelkkilometra fisxista promenado kun spinning-kaptilo lau Drweca bordo. Se fisxoj ne estis suficxe malsataj por kapti la ladan fisxeton, eblis lasi la riverbordon kaj malproksimigxinte kelkdekmetrojn rigardi, cxu post lasta pluvo elkreskis boledoj. Endas ja aldoni, ke tiu cxi parto de la rivero lau sia karaktero similas al riverbrecxo. La arbaroj iufoje cedas lokojn por la cxebordaj herbejoj kaj cxe riveraj sinuoj en la altaj je dekkelkmetraj sablaj eskarpoj somere nestis hirundoj la borduloj. La aero bonodoris per mento kaj la aromon por cxiam mi ligos kun fisxkaptado.
La fisxkaptado ne estas mia unusola hobio. Dum miaj oftaj kajakaj ekskursoj mi ekkonis multajn aliajn riverojn, foje ecx pli belajn, tamen neniu renkontita rivero egaligxis kun Drweca lau la herba bukedo.
Mi povis, kaj kelkfoje mi provis, viziti aliajn lokojn de Drweca bordo, tamen tiu cxi fragmento de la bordo sxajnas suficxe longa, suficxe senhoma kaj belega, precipe fruautune. Al loko de fisxkaptado plej bone estas vojagxi buse, kaj per buso reveni; Ciechocin kaj Mlyniec estas lokoj ofte vizitataj de la busveturiloj.
Mi neniam kapablos klarigi kial mi vagadis cxiam konkorde lau la riverfluo, finante la ekskurson en Mlyniec. Proksime al la finloko de fisxado la arbaro cedas la lokon por herbejo, kaj la rivero daure sinuadas en profunda valo en la spaliro de oldaj arbegoj. La fisxkaptista pado gvidas tuj apud la bordo gxis la ponto en Mlyniec (kaj pluen). Se proksimigxas tempo de la busa forveturo, oni povas lasi la riversinuojn kaj atingi kampan vojon gvidantan rekte al la vilagxo.
Tiutage cxio okazis laukutime. Frufrumatane per tramo al enbusigxloko. En Ciechocin marsxo al la ruinajxo de akvomuelejo en Olsxowka kaj antauen cxe la bordo - po dekkelkaj pasxoj la jxeto, kaj en lokoj precipe atrakciaj - serio de la jxetoj. Cxu mi sukcesis ion kapti? Mi ne memoras. Dum tiuj jaroj per perfektaj ledoj faritaj en Sovetunio kutime oni ion kaptadis. Plej ofte la ezokoj, iufoje la cefaloj kaj malofte la ... .Neniam dum mia fisxista vagado mi renkontis gardiston, kiu volus kontroli mian permesilon por la fisxado. Iufoje mi renkontadis aliajn "fisxkaptistojn" kun ordinaraj, rigidaj bastonoj kun hejmomaniere faritaj bobeniloj. Mi ne supozas, ke ili estis pagantaj kotizojn por iu ajn fisxkaptista asocio; ekvidinte fremdulon kun simpla, sed origina la ekipajxo, ili tuj sxangxadis marsxvojon, kaj neniam mi povis ekkoni ecx unu konkuranton de proksime.
Tiutage tamen okazis alie. La kolego estis sidanta sur la trunko de akvonfalita arbo. Sian bastonon li certe eltrancxis antaumomente en proksima bosko, kaj okupante tian dangxeran lokon li diligente observis sian flosajxeton.
- Bonan tagon. Kaptas io? - mia vocxo estis milda kaj kvieta, por ke la fisxoj ne timigxu. La demandito ektremis, rigardis supren kaj, plejversxajne je vido de mia persono, li dum unu palpebrumo paligxis pro teruro. Cxiam mi estis pensanta, ke koloroj de homa vizagxo dum egaj emocioj estas la fantaziajxo de verkistoj, tamen nun mi povas jxuri, ke vizagxo de la fisxisto igxis pli pala ol papero. Per rompigxanta vocxo li sugestis, ke mi foriru antauen,... ke en la proksima sinuo de la rivero... atendas min grandaj kapteblaj plotoj....
Por mi io cxi tie lamis. Ecx se mi estus rivera gardisto, kiu kaptis lin dum kontraulegxa fisxado, mi povus nur forpreni ilon de la krimo - la bastonon; li tamen post kvaronhoro fortrancxus la novan. La forkuro estis neebla, cxar mi mem barus ununuran lokon de lia surbordigxo. Mi foriris senvorte. Kion la kolego volis teni sekreta? Certe li ne havis la agregaton kurentokreantan. Gxenerale la autoktono havis nenion krom la bastono kaj skatolo kun vermoj.
Ignorinte la proponon de fisxado en la signita loko mi atingis vojon cxe limo de la arbaro. Arbaron anstatauis la kampoj largxigxantaj gxis la vilagxo. Je distanco de tri telegrafofostoj de mi haltis laborinta sur la kampo traktoro. Du traktoristoj stopis la masxinon kaj malvolvis mangxajxon kaj tiam ili ekvidis la elarbarigxantan fisxiston. Interkomprenigxinte per okuloj, senvorte ili ekkasxis la mangxajxon, enmasxinigxis kaj forveturis. Eblas ke ili rememoris ion gravan je la vido de la sxmirpano. Kaj eble... eble, mi kaj nur mi mem kauzis ilian forkuron. Malfacile estas tion ekkredi. Kial mi semus timon inter logxantoj de Mlyniec - la vilagxo konata ekde 800 jaroj? Kiu timiga signo videblas sur mia frunto? Lepruloj en nia lando neniam estis troveblaj. Senkonsciescie mi elposxigis la kombilon, ordigis la harojn - ankau la barbon, malgrau ke la barbo estis mallonga kaj bonordigita.
De la vilagxo iris virino kun sako da acxetajxoj. Volante interparoli kun sxi mi ecx pripensis la komencan demandon, tamen ekvidinte min la virino rememoris ion tre gravan, sxi turnigxis surkalkane kaj revenis la vilagxon pli kaj pli rapidante.
Tio cxi tute ne placxis al mi. La sekvantan scenaron mi memoras same precize kiel hodiaua. Tial rememorante gxin malgrauvole mi uzas la prezencon. Sed jen la vilagxo. Antau la unua domo en gxardeneto ludas infanoj. Videblas ankau la panjo. Sxi rimarkas min kaj, ho teruro, sxi ankau tre paligxas, tamen la bravulino ne perdas malvarman sangon, sxi enpusxas domen la plej junan knabinon, kaj du aliajn sxi entiras perforte por tuj malfermi la pordon. Mi supozas, ke sxi forte riglas la sxloson per tremantaj manoj kaj flustras gxustan pregxon. Mi iom mirkonsternas, tamen ... la domo staras cxe vilagxlimo, proksime la kampoj kaj arbaro ...
Senobstakle mi proksimigxis al la butiko. Mi renkontis neniun, tamen sxajnis al mi, ke de malantau latbarilo audeblis sufoka vocxo: "jen li". Antau la butiko diskutantaj pri cxiutagaj aferoj najbaroj; ili ankau sinkasxas fermante la pordon.
La domoj densigxas. Mi pasxas tra la senhoma strato, kaj akompanas min transdonata de busxo al busxo, de domo al domo dampita signalvorto: "jen LI". Kaj tuj poste fermigxas cxiuj pordoj kaj fenestroj. Sen troigo mi devas aserti, ke la situacio igxis multe stresa. Sen mia scio oni alludigis min, sed la kulpantaj tion cxi fortoj ne volis malsekretigxi. Mi ne konis la celon de tiu cxi ludo, do mi ne povis elekti gxustan strategion. La cirkonstancoj devigis min apliki la absurdan ideon:
Nun mi marsxas mezvoje. Ili vidu min precize ambauflanke! La situacio strangega. Mi, la granda pacemulo, ordinara malforta hometo, ludas rolon de la western-filma Sanga John kaj igxis timigulo por la tuta vilagxo. Ho domagxe, ke en Mlyniec mankas banko! Mia vizito en tiu cxi loko eble eksterordinare rezultus...
Jam proksime, sur la monteto, malantau la ponto videblas la busa haltejo. Homoj jam atendas la veturilon. Kontrau mi proksimigxas infanoj. Ekvidinte min ili malsuprenkuras en paniko tra dekliva vojeto flanken al la bordo kaj sub la ponto al proksima pregxejeto.
Senprokraste mi sciigxos kio okazas. Mi decideme celas la atendantogrupon. La grupo senscie kumuligxas gxis la amplekso de persona lifto. Nur unu malpli juna, serioza viro ne subigxis la terurpsikozon. Mi haltigxis antau li.
- Klarigu min bonvole, kial cxiuj Mlyniecanoj timegas min?
Mia demando ne surprizis lin.
- En najbara vilagxeto okazis la terura krimo. Iu juna viro lastnokte murdante kvaronigis kvardekjaran virinon. La milico sercxas blondulon kun la barbo...
Jes, evidente! Tiu cxi lakona priskribo perfekte korespondis mian personaspekton. La konduto de la kolego fisxisto estas jam klara. Li ja renkontis teruran murdintonton kaj krome lia situacio estis senespera; li povis nur forkuri en la akvon rapide fluanta inter multaj brancxoj de falinta arbo.
Mi dankis pro la klarigo. La kuntirigxinta homgrupo pli kaj pli revastigxadis, kaj mi ekaudis ie en mia animo la frapadon de malsupren ruligxantaj sxtonoj desxargxantaj la terurigitajn korojn. Jam neniu min timis. Venis aliaj pasagxeroj, alveturis buso. Sxajne cxiuj kutimigxis la barbon, tamen ... la sidloko apud mi dumlonge restis libera.