Vizitu urbon Torun


la prilaborata pagxo
(enhavas korektotajn tekstojn)

Vi povas trovi multajn informojn pri la urbo en la anglalingvaj pagxoj prilaboritaj de universitata laborgrupo uzanta la servkomputilon "man.torun.pl". Autoroj de libro "Torun, arkitekturo kaj historio" - Bogdan Rymaszewski kaj Stanislaw Klimek - konsentis publikigon de la verko en Internet. Vi povas atingi:
  1. la fotojn,
  2. la gvidlibron (anglalingve).
  3. artikolon de s-ino Teresa Nemere,
  4. priskribon de interesa loko: librobrokantejo de M.Mackiewicz.
  5. nelonga fisxkaptista rakonto.


Antau unu jaro finighis

kunveno de popolaj orkestroj (IRPO la 18-a)

Jen kelkaj fotoj pri la kunveno.


( programo 98 )
programo 99



Pro historio, arkitekturo kaj pitoreska situo cxe la bordo de Vistulo, la urbo Toruń estas unu el la plej interesaj urboj en Pollando. Gxi allogas multajn turistojn. La plej ofte vizitata objekto en Torun sendube estas muzeo pri Nikolao Kopernik, la granda astronomo, kiu naskigxis en la urbo. La muzeo, arangxita en du tipaj torunaj mezepokaj-logxdomoj, prezentas panoramon de diversaj interesigxoj kaj okupoj de la granda renesanca scienculo, gxenerale konata en la mondo nur kiel astronomo. Oni trovas tie rarajn ekzemplerojn de liaj verkoj kaj diversajn omagxmemorajxojn pri li.

Tre interesa parto de la ekspozicio estas son-bilda spektaklo cxe miniatura skulptoskizo de la urbo Toruń. La arangxo prezentas la urbon el la tempo, kiam vivis en gxi Nikolao Kopernik, gxi vivigas diversajn tiutempajn okazintajxojn. La klarigon oni povas auxskulti en 7 lingvoj, inter ili ankaux en esperanto.

Valoras noti, ke enmuntigon de Esperanto-versio de la klarigo proponis mem la direkcio de la muzeo, sen insisto de la lokaj esperantistoj. Influon je tiu cxi decido certe havis organizitaj jam kelkfoje en la muzeo internaciaj esperantistaj rekontigxoj, dum kiuj torunaj esperantistoj strebis proksimigxi al la gastojn la urbon kaj, kompreneble, personon kaj verkon de Nikolao Kopernik. La decidon helpis ankaux spertoj de la Etnografia Muzeo en Torun, kiu jam 70-jaroj utiligas Esperanton dum sia populariga laboro.

Nun estas tre grave, ke esperantistoj venadu al muzeo kaj petu Esperanto-version de la son-bilda spektaklo. Mi estas certa, ke se en Kopernik-muzeo estus videbla interesigxo pri la klarigo en la internacia lingvo, ankaux aliaj muzeoj, ne nur en Torun, komencus uzi Esperanton por prezento de sia laboro.



Teresa Nemere



pagxomastrumanto