La 19-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj

18 - 20. 06. 1999

Valorigante sukceson de la gxisnunaj arangxoj Etnografia Muzeo en Torun (norda Pollando) preparas la 19-an Internacian Renkontigxon de Popolaj Orkestroj, dum kiu Esperanto estas uzata kiel pontingvo. La arangxo okazos de la 18-a gxis la 20-a de junio 1999.

Pere de Esperanto kaj esperantista movado la muzeo invitas muzikgrupojn, kiuj prezentas tradician muzikon de sia regiono uzante tipajn, karakterizajn instrumentojn kun 1-2 dancparoj kaj kantistoj. La tuta grupo, kun interpretisto kaj sxoforo, ne povas esti pli ol 12 persona.

Cxar la arangxo okazas en la entografia muzeo, tre grava estas kie eble plej tradicia muzikado. Ni ne invitas grupojn kun stilizita, folklormuzikado, preparita por scenejoj. La tuta Renkontigxo havas karakteron de popolmuzika festo kaj komuna amuzado. Krom la surscenejaj koncertoj je la publikpremioj "por la plej simpatia grupo" kaj "por la plej simpatia solisto" planataj estas surstrataj koncertoj en la malnova urbocentro, popoldancado kun publiko en la etnografia parko, prezentigxoj en diversaj urbaj kulturkluboj ktp.

Cxiu grupo devas esti akompanata de esperantisto- interpretisto, kiu pere de Esperanto kontaktigxos kun la organizantoj kaj scipovos esperantlingve prezenti programon de sia grupo. Tre grave estas, ke la interpretisto bone regu Esperanton. Ni ne akceptas grupojn sen esperantisto-interpretisto.

Por invititaj grupoj la organizantoj garantias plenan pensionon de la vespermangxo la 17-an gxis la matenmangxo la 21-an de junio 1999 kaj malgrandan posxmonon por cxiu partoprenanto. Vojagxkostojn la invititaj grupoj pagas mem.

Cxiuj folklorgrupoj, kiuj interesigxas pri la 19-a IRPO, devas sendi anoncojn kun informoj pri la programo de sia grupo, gxia karaktero kaj fotoj gxis la fino de decembro 1998. Dum januaro 1999 la muzeo decidos pri la invitoj kaj sendos oficialajn invitleterojn konfirmataj la akcepton por la Renkontigxo.

La anoncojn bonvolu sendi je la muzea adreso:
Muzeum Etnograficzne w Toruniu, str. Waly gen. Sikorskiego 19,
PL 87-100 Torun,
tel, /56/ 62 28 943. fax /56/ 62 28 944

Vi povas ankau uzi retposxton: kingane@cc.uni.torun.pl au: espero@um.torun.pl
kaj rigardi Esperanto-pagxon: http://www.um.torun.pl/esperante/