Pere de Esperanto kaj esperantista movado la muzeo cxiujare invitas muzikgrupojn, kiuj prezentas tradician muzikon de sia regiono, uzante tipajn karakterizajn instrumentojn kun 1-2 dancparoj kaj kantistoj. La tuta grupo, kun interpretisto kaj sxoforo, ne povas esti pli ol 12-persona.
Cxar la arangxo okazas en la etnografia muzeo, tre grava estas kiel eble plej tradicia muzikado, simila al iam praktikata dum vilagxaj festoj. Ni neniam invitas grupojn kun stilizita, polurita popolmuziko, preparita por scenejoj. La tuta Renkontigxo ha vas karakteron de popolmuzika festo kaj komuna muzikado. Krom la surscenejaj koncertoj je la publikpremioj: :por la plej simpatia grupo" kaj "por la plej simpatia solisto" cxiujare planataj estas surstrataj koncertoj en la malnova urbocentro, popoldancado en la etnografia parko, prezentigxoj en diversaj urbaj kulturkluboj ktp.
Cxiu grupo devas esti akompananta de esperantisto-interpretisto, kiu per Esperanto kontaktigxas kun la organizantoj kaj scipovas esperantlingve prezenti programon de sia grupo.
Por invitotaj grupoj la organizantoj garantiis dormolokojn kaj mangxadon. Vojagxkostojn la invititaj grupoj pagis mem.
Tre sukcesa okazis la cxijara, jam la 18-a, Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, organizita de la Etnografia Muzeo en Torun kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo.

Sxajne gxi estas unika internacia kulturarangxo tiom longe ripetata, dum kiu Esperanto estas utiligata dum la preparperiodo kaj dum la arangxo mem.
En la programo de la Renkontigxo, preparita ankau en Esperanto, ni legas, ke cxijare partoprenis la arangxon 6 folklorgrupoj el diversaj regionoj de Pollando kaj 5 el eksterlando: ALU el Estonio, ARAGON el Hispanio, TUSCOK el Hungario, O CASTELLO el Itali
o kaj VOLGARI el Rusio.

Tradicie la scenejon ornamis la salutvortoj (esperantigita komenco de la pola popolkanto) "Bonan tagon - gxoje ni salutas vin".
Cxiu eksterlanda grupo venis al Torun kun esperantisto-tradukanto kaj cxiu ricevis polan esperantiston-akompananton.

Jen egzemplo de la interpretado: la dankvortojn de la hispana grupo tradukas Augusto Casquero kaj Kinga Nemere-Czachowska.
Kelkfoje jam okazis, ke esperantistoj estis ankau kelkaj membroj de la invititaj grupoj.

Cxijare la estrino de la itala grupo O CASTELLO - Isabella Leonardi (la
unua dekstre) mem bone regis Esperanton, kio multe plifgaciligis kontakton kun la grupo.
Impona estis la komuna promenado de cxiuj partoprenantaj ensembloj en la malnovo urbocentro:



Cxiu grupo muzikis kaj dancis surstrate.
La plej aplaudata grupo estis cxie la hispana ARAGON:

Gxi ricevis la publikpremion "Por la plej simpatia eksterlanda grupo".
La premion "Por la plej simpatia pola grupo" ricevis la ensemblo GRODZISZCZOKI.:

La publikpremio "Por ls plej simpatia solisto" estis aljugxita de la toruna publiko por la kantistino Luba Kocxegarova el Rusio:

Sxi sole kaj proprakoste venis al Torun, Cxar Sxia grupo ne sukcesis venki navajn limregulojn. Entusiasmigita de la arangxo sxi decidis eklerni Esperanton.
Sxatata programero dum la Renkontigxo estis popoldancado en la apudmuzea etnografia parko.


Cxiu grupo muzikis kaj instruis danci la proprajn dancojn.

Tradicie la inauguro kaj la finala koncerto estis gvidataj dulingve. Esperantlingve adiauis gastojn la iniciatintino de la arangxo - Teresa Nemere (maldekstre)
Jam estas decidite, ke la 19-a IRPO okazos meze de junio 1999.
Cxiuj interesigxantoj bonvolu kontaktigi kun Muzeo.