Nepre vizitu la libroantikvajxejon cxe str. Podmurna 13!

Kie trovi gxin?

"Podmurna" = "cxemura" (esperantlingve), kaj temas pri la urba murzono de malnova Torun. La komencon de la strato Vi trovos proksime al famkonata "Brama Mostowa" (ponta pordego), kaj gxi estas perpendikla al la rivero. Mi proponas ligi la promenon lau Vistula bordo kun vizito en la libroantikvajxejo. Tiucele trapasxu la Pontan Pordegon (gxi ligis antikvan urbon kun iama ponto), iru al transversa nekutime mallargxa strateto "Ciasna" (mallargxa), kaj gxi (dekstren) gvidos Vin al strateto "Podmurna".

Numeron 13-an Vi trovos facile, kaj atendos Vin nur malhela, ligna sxtuparo al la dua subtegmenta etagxo kun vasta cxambro-halo kun diversajxoj sur multaj tabloj. Kio do estas cxi tie sercxinda? Sxajne ne ekzistas ajxoj neatingeblaj. Kompreneble multaj libroj, notoj, gazetoj, bildoj, afisxoj, markoj, posxtkartoj, kompreneble en diversaj lingvoj (ankau en Esperanto).

Ecx se Vi ne ekemos acxeti ion ajn, interesa okazos interparolo kun Mieczyslaw Mackiewicz, la librejestro - bone konanta Esperanton (kaj esperantistojn). Li, studante kun mi la matematikon, partoprenis (ankau kun mi) la 44-an Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio (kaj jam tiam li komencis la kolektadon de malnovajxoj).

Se Vi emos kontinui la promenadon lau Podmurna strato, gxi gvidos Vin post 10 min al Teatra placo, kie Vi trovos ne nur la teatron, sed ankau urban oficejon kaj etnografian muzeon. Tiu cxi vojo estas iom malhela, malricxa, tamen vere antikva kun kelkaj gotikaj turoj. Meze de gxi Vi povas viziti transversan ricxan butikplenan straton "Szeroka" (largxa). Gxi maldekstren gvidos Vin al la urboplaco kun monumento al Kopernik.



Jerzy Kubrycht